WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 24
11 - Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.
Select
1 - En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
2 - La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
3 - Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris;
4 - ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
5 - La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
6 - Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
7 - La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
8 - La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
9 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.
10 - En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon.
11 - Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.
12 - Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado.
13 - Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
14 - Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.
15 - Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
16 - Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
17 - Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija.
18 - La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
19 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
20 - Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.
2 Reĝoj 24:11
11 / 20
Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget